
Ĉi tiu artikolo temas pri la monto Kilimanĝaro. Ankaŭ ekzistas Tanzani regiono kiu nomiĝas Kilimanĝaro.
| Kilimanĝaro | |
|---|---|
|
|
|
| Alteco | 5892 |
| Situo | |
| Montaro | Afrika plataĵo |
| Koordinatoj | 02°51′S 37°01′O / -2.85, 37.017Koordinatoj: 02°51′S 37°01′O / -2.85, 37.017 |
| Unua grimpo | Hans Meyer, 6-a de oktobro 1889 |
| Plej facila montgrimpo | Marangu |
Kilimanĝaro estas monto en Tanzanio, la plej alta monto en Afriko. Kilimanĝaro nomiĝas ankaŭ "tegmento de Afriko". Post la sendependiĝo de Tanzanio en 1961 oni renomis la Kibo-pinton "Uhuru Peak" (pinto de libereco).
Kilimanĝaro havas tri pintojn:
Kilimanĝaro estas la plej alta vulkano en la mondo, ĝiaj tri pintoj estas la tri plej grandaj malfermaĵoj (la kratero Kibo estas 2,5 kilometrojn diametra) el ĉirkaŭ 250. Shira kaj Mavenzi estas estingiĝintaj, Kibo dormanta, ĝi ankoraŭ elsputas sulfurgazoj kaj akvovaporojn.
La aĝo de Kilimanĝaro estas ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, ĝiaj plej grandaj erupcio okazis antaŭ ĉirkaŭ 360.000 jaroj, la lasta antaŭ 400 jaroj.
Kilimanĝaro situas en norda Tanzanio (2° 50" 30' sude, 37° 00" 35' oriente) apud la limo de Kenjo.
Unue atingis la pinton la 6an de oktobro 1889 Hans Meyer kaj Ludwig Purtscheller.
La natura parko nomita laŭ ĝi apartenas al la Monda Naturheredaĵo de Unesko.
La monto stimulis plurajn verkistojn.
La origino de la nomo Kilimanĝaro ne estas konata, sed ekzistas multaj teorioj pri tio.[1] Multaj el tiuj teorioj supozas ke la nomo Kilimanĝaro dividiĝas en Kilima (svahile por "monteto") kaj Njaro, kies supozita origino varias laŭ la teorio - por kelkaj temas pri malnova svahila vorto por "blanka" aŭ "brilanta", dum por aliaj ĝi venas el ne-svahila fonto, ekz-e de la ĉaga vorto jaro, kiu signifas "karavano". La problemo kun ĉiuj ĉi teorioj estas ke ili ne klarigas kial la diminutiva kilima estas uzata anstataŭ la vorto por monto, mlima. Alia aliro estas supozi ke la nomo devenas de la ĉaga kilemanjaare aŭ kilemajyaro, kiu signifas "venkanta la birdon/leopardon/karavanon". Tamen tiu ĉi teorio ne povas klarigi la fakton ke la nomo Kilimanjaro ne estis uzata en la ĉaga lingvo ĝis antaŭnelonge.[1]
|
|||
| Signifaj vulkanoj | |||
| Arenal (Kostariko) | Asama (Honŝuo – Japanio) | Askja (Islando) | Asosan (Kiuŝuo – Japanio) | Baker (Vaŝingtonio - Usono) | Cerro Azul (Ĉilio) | Cerro Negro (Nikaragvo) | Colima (Meksiko) | Cotopaxi (Ekvadoro) | Eifel (Germanio) | El Chichón (Meksiko) | El Misti (Peruo) | Monto Erebus (Antarkto) | Erta Ale (Etiopio) | Etna (Sicilio – Italio) | Fuĵi-Monto (Honŝuo - Japanio) | Galeras (Kolombio) | Grímsvötn (Islando) | Hekla (Islando) | Hood (Oregono - Usono) | Kilauea (Havajo – Usono) | Kilimanĝaro (Tanzanio) | Ključevskaja (Kamĉatko – Rusio) | Krafla (Islando) | Krakatoa (Indonezio) | Masaya (Nikaragvo) | Mauna Kea (Havajo – Usono) | Mauna Loa (Havajo – Usono) | Mayon (Filipinoj) | Merapi (Javo – Indonezio) | Nevado del Ruiz (Kolombio) | Novarupta (Alasko – Usono) | Nyiragongo (Kongo Kinŝasa) | Ol Doinyo Lengai (Tanzanio) | Paricutín (Meksiko) | Päktusan (inter Ĉinio kaj Nord-Koreio) | Pinatubo (Filipinoj) | Piton de la Fournaise (Reunio – Francio) | Popocatépetl (Meksiko) | Rabaul (Nova Britio – Papuo-Nov-Gvineo) | Rainier (Vaŝingtonio - Usono) | Rishiri (Hokajdo – Japanio) | Ruapehu (Nov-Zelando) | Saint Helens (Vaŝingtonio – Usono) | Shasta (Kalifornio - Usono) | Sakurajima (Kiuŝuo – Japanio) | Santorini (Grekio) | Soufrière Hills (Moncerato – Kariba Maro) | Strombolo (Italio) | Tambora (Malgrandaj Sundoj – Indonezio) | Tejdo (Kanarioj – Hispanio) | Unzen (Kiuŝuo – Japanio) | Vezuvio (Italio) | Vulcano (Liparaj insuloj – Italio) | White Island (Whakaari) (Nov-Zelando) | |||
| La plej altaj vulkanoj | |||
| Llullaillaco | Antafalla | Gualatiro | Lascar | Cotopaxi | Kilimanĝaro | El-Misto | Tupungatito | Citlaltepetl | Sangay |
Why are we here?
All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License
This page is cache of Wikipedia. History